Gens Claudia | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Romia gento | ||
Lando | Roma regno vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Claudii Pulchri • Claudii Centhones • Claudii Marcelli • Claudii Nerones • Claudii Crassi • Claudii Cicerones • Claudii Sabini vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La familiaro gens Claudia aŭ pli koncize Claudii estis inter la plej malnovaj patriciaj familiaroj (gentes maiores) de la Romia Imperio. La latina vorto gens en sia origina signifo ankoraŭ ne celis la koncepton gento aŭ popolo, sed aron da familioj unuigitan per kredo je komuna prapatro.
Dum jarcentoj la membroj de la patricia familiaro agis en gvidaj pozicioj de la antikva urbo Romo kaj la Romia Imperio. Ekde la 4-a jarcento a.K. ankaŭ ekzistis pleba familia branĉo, kies anoj ofte havis la kromnomon Marcellus ("la militema"). Fine de la 2-a jarcento a.K. aperis plua kromnomo, Nero (forta, agokapabla), kiu ankaŭ aperis en la plenaj nomoj de la romiaj imperiestroj Tiberio kaj Klaŭdio. Tiberio kaj Klaŭdio samkiel Nerono estis membroj de la julia-klaŭdia dinastio: La historia romia familiaro gens Iulia biologie formortis per la murdo de Julio Cezaro, sed la posta imperiestro Aŭgusto estis adoptita fare de Julio Cezaro, per tio do iĝis nedenaska membro de la familiaro, kaj krome konsideris sin nedenaska ano de la familiaro gens claudia pro tio ke lia tria edzino Livia Drusilla estis klaŭdiano.
Tradicie la origino de la familio konsideratas Attius Clausus, ano de la gento sabini, kiu paciĝis kun la urbanoj de Romo kaj tial estis malaprezata de siaj propraj gentanoj. Tial li preferis, ĉirkaŭ la jaro 504 a.K. kun iuj proksimuloj forlasi sian genton kaj peti rifuĝon en Romo. La romianoj akceptis lin kaj la lin akompanantajn proksimulojn, donis al ili la romian civitanecon, kaj elektis Appius Claudius Sabinus, jen lia nomo en latinigita formo, romia senatano.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search